Dudeka leciono
Antaŭparolo al la fundamento de Esperanto
Jozefo: Paĉjo, ĉu ne estas mirinde, ke Esperanto ankoraŭ ne
disfalis en diversajn dialektojn?
Patro: Tio povas mirigi nur tiun, kiu ne konas la Antaŭparolon al la
Fundamento de Esperanto. Donu al mi la Fundamenton, ni tralegos almenaŭ
la ĉefajn partojn de la Antaŭparolo, kiun devas scii ĉiu bona
esperantisto.
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1. La 16-regula gramatiko; 2. la "Universala Vortaro"; 3. la "Ekzercaro". Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardis ĉiam kiel leĝojn por si, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj.
Por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam delonge fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi apartenas al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta libro, mi respondos trankvile: "Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon."
"La Fundamento de Esperanto" tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Sed la "Fundamento de Esperanto" devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝos ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera.
1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la "Fundamento" ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel "Aldonon al la Fundamento".
2. Se la aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiameniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio
bone koni la fundamenton de nia lingvo;
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!)
la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio
bona, kio ne troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", devas esti
rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
L. Zamenhof
Varsovio, Julio 1905.
Novaj vortoj - Nová slova
aldono | dodatek |
---|---|
almenaŭ | aspoň |
arbitre | svévolně |
arĥaika | zastaralý |
arĥaismo | archaismus, zastaralý výraz |
aŭtoritata | autoritativní |
aŭtoritato | autorita |
baro | hradba |
batali | bojovat |
bati | bít |
beni | žehnat |
centra | ústřední |
certeco | jistota |
danĝera | nebezpečný |
delogo | svod |
detrui | zničit |
deviga | povinný, závazný |
dialekto | nářečí |
difini | určit |
disputi | přít se |
disvolviĝi | rozvinout se |
ekzistado | existence |
elpuŝi | vytlačit |
espero | naděje |
esprimo | výraz |
eterna | věčný |
fariĝados | bude se dít |
garantii | ručit, zaručit |
ĝisnuna | dosavadní |
harmonio | soulad |
institucio | instituce |
interbatalo | vzájemný boj |
interkonsento | dohoda |
iom post iom | znenáhla |
kolego | kolega, druh |
komprenebleco | srozumitelnost |
kondiĉo | podmínka |
kondukti | vést |
konfuza | zmatený |
konsenti | souhlasit |
konsiliĝi | radit se |
konstanta | stálý |
laca | unavený |
leĝo | zákon |
logi | lákat |
malgraŭ | přes |
maniero | způsob |
naski | rodit, vzbudit |
natura | přirozený, přírodní |
nedisputebla | nepopiratelný |
neniu devas | nikdo nesmí |
nepre | určitě |
nuligi | anulovat, rušit |
obstina | vzdorný |
oficiala | oficiální, úřední |
oficialigi | učinit oficiálním |
oportuna | vhodný |
paralele | souběžně |
peko | hřích |
peni | snažit se |
per jenaj vortoj | následujícími slovy |
perdi | ztratit |
permesi | dovolit |
por ke | aby |
puŝi | strkat |
rekomendi | doporučit |
riĉiĝadi | obohacovat se |
rigida | strnulý |
rompado | lámání |
rompi | lámat |
ruiniga | ničivý |
ruino | ruina, troska |
sango | krev |
sankta | svatý |
sentaŭgigi | učinit nezpůsobilým |
severe | přísně |
signo | znamení |
sonĝo | sen |
taŭgi | hodit se, být způsobilý |
tento | pokušení |
tiamaniere | takovým způsobem |
tiri | táhnout |
trovi | najít |
troviĝi | nalézat se |
trudi | vnucovat |
tuŝebla | dotknutelný |
tuŝi | dotknout se |
unueco | jednotka |
valoro | hodnota, cena |
Varsovio | Varšava |
volvi | vinout |
Gramatiko - Gramatika
-
Nejčastější esperantské zkratky
ĈEA (Ĉeĥa Esperanto-Asocio) Český esperantský svaz
D-ro (doktoro) doktor
ekz. (ekzemple) například
f-ino (fraŭlino) slečna
j. (jaro) rok
k. (kaj) a
k.a. (kaj aliaj) a jiné
k.s. (kaj simile) a podobně
ktp. (kaj tiel plu) a tak dále
n-ro (numero) číslo
p. (paĝo) stránka
pk. (poŝtkarto) lístek
ipk. (ilustrita poŝtkarto) pohlednice
s-ano (samideano) esperantista
s-anino (samideanino) esperantistka
s-ro (sinjoro) pán
s-ino (sinjorino) paní
te. (tio estas) to je
tn. (tiel nomata) tak zvaný
UEA (Universala Esperanto-Asocio) Světový svaz esperantistů
UK (Universala Kongreso) světový sjezd
Usono Spojené státy americké, USA -
Věty podmínkové
Ve vedlejší větě podmínkové se spojkou se má sloveso koncovky:
- oznamovacího způsobu -as, -is, -os nebo
- podmiňovacího způsobu -us.
Se li manĝas, li estas sana. Jestliže jí, je zdráv.
Se li manĝis, li estas sana. Jestliže jedl, je zdráv.
Se li manĝos, li estas sana. Bude-li jíst, je zdráv.
Se li manĝus, li estus sana. Kdyby jedl, byl by zdráv. -
Nepřímá řeč
V řeči nepřímé má sloveso po spojce ke tytéž koncovky, jaké mělo (by mělo) v řeči přímé, a to
- oznamovacího způsobu -as, -is, -os,
- podmiňovacího způsobu -us,
- rozkazovacího způsobu -u.
Oznámení
Oto diris: "Mi studas (-is, -os) Esperanton."
Oto diris, ke li studas (-is, -os) Esperanton.
Oto řekl, že studuje (studoval, bude studovat) esperanto.Podmínka
Oto diris: "Mi studus Esperanton, se mi havus libron."
Oto diris, ke li studus Esperanton, se li havus libron.
Oto řekl, že by studoval esperanto, kdyby měl knihu.Rozkaz
La patro diris: "Oto, studu Esperanton!"
La patro diris, ke Oto studu Esperanton.
Otec řekl, aby Oto studoval (že Oto má studovat) esperanto. -
Ve vedlejší větě účelové klademe spojku por ke, po níž má sloveso vždy koncovku -u:
Mi venis, por ke mi redonu al vi libron.Přišel jsem, abych vám vrátil knihu.
Mají-li obě věty společný podmět, stačí por s infinitivem:
Mi venis, por ke mi redonu al vi libron.
Mi venis por redoni al vi libron.
Přišel jsem vám vrátit knihu.V následující větě vazba por s infinitivem není možná, proč?
Mi venis, por ke vi redonu al mi libron.
Přišel jsem (já), abyste (vy) mi vrátil knihu.
Ekzercoj - Cvičení
-
Odpovězte na otázky k článku: El kiuj verkoj konsistas la Fundamento de Esperanto? Kia devas resti la Fundamento kaj kial? Kiu estas la aŭtoro de la tri fundamentaj verkoj? Ĉu kiu ajn povas forigi el la Fundamento nebonan vorton aŭ regulon? Kio fariĝos iom post iom el la malnova formo? Ĉu vi jam vidis la Fundamenton de Esperanto? (Se ne, petu vian instruiston, ke li montru ĝin al vi.)
Rimarko
Fundamento de Esperanto najdete na stránce esperantské akademie http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/Montri la solvon - Ukázat řešení
Kaŝi la solvon - Skrýt řešení
La Fundamento de Esperanto konsistas el tri verkoj, nome el la 16-regula gramatiko, el la Universala Vortaro kaj el la Ekzercaro. La Fundamento devas resti severe netuŝebla, alie Esperanto disfalus en dialektojn. Ilia aŭtoro estas D-ro L. L. Zamenhof. Ne, sed aŭtoritata institucio povas rekomendi uzadi paralele pli bonajn vortojn kaj regulojn. El la malnova formo fariĝos iom post iom arĥaismo. Nia instruisto montris al ni la Fundamenton kaj ni tralegos la 16-regulan gramatikon kaj la Ekzercaron.
-
Přeložte: Dostanu-li dnes od bratra dopis, pojedu zítra k němu. Nedostanu-li od něho dopis, zůstanu doma. Kdyby byl strýc vážně nemocen, jistě by nám teta (na)psala. Kdyby teta neměla čas, mohla by poslat telegram.
Montri la solvon - Ukázat řešení
Kaŝi la solvon - Skrýt řešení
Se mi ricevos hodiaŭ de la frato leteron, mi veturos morgaŭ al li. Se mi ne ricevos de li leteron, mi restos hejme. Se la onklo estus serioze malsana, la onklino certe skribus al ni. Se la onklino ne havus tempon, ŝi povus sendi telegramon.
-
Doplňte koncovky slovesa: Onklo skribis, ke li antaŭ unu semajno aĉet.. aŭtomobilon Škoda 110 L kaj ke ili tre ĝoj.., se Joĉjo ilin vizit... Li skribis, ke Joĉjo ven.. dimanĉe. La onklo skribis, ke li esper.., ke Joĉjo certe ven... Li proponis al Joĉjo, ke li fariĝ.. post sia ekzameno traktoristo. La gepatroj diris, ke ili konsent.., se Joĉjo vol... La patro diris, ke kamparanoj, kiuj bone mastrumas, tre bone fart... Joĉjo diris, ke li la aferon ankoraŭ pripens...
Montri la solvon - Ukázat řešení
Kaŝi la solvon - Skrýt řešení
... aĉetis ... ĝojus ... vizitus ... venu ... esperas ... venos ... fariĝu ... konsentus ... volus ... fartas ... pripensos ...
-
Doplňte v následujících větách koncovku slovesa. Vedlejší větu účelovou, pokud je to možné, zkraťte. Joĉjo veturos al onklo, por ke li vid.. la novan aŭtomobilon. Li alportos al sia kuzo lernolibron, por ke li lern.. Esperanton. La avo donis al Anna monon, por ke ŝi aĉet.. al si limonadon. Ŝi iris en restoracion (restaurace), por ke ŝi aĉet.. limonadon. Niaj junaj klubanoj ŝparas (šetřit) monon ricevitan por malnova papero kaj por malnova fero, por ke ili pov.. partopreni en la venonta (příští) SET (Somera Esperanto-Tendaro).
Montri la solvon - Ukázat řešení
Kaŝi la solvon - Skrýt řešení
... por ke li vidu = por vidi ... por ke li lernu ... por ke ŝi aĉetu ... por ke ŝi aĉetu = por aĉeti ... por ke ili povu = por povi ...
Anekdoto - Anekdota
Jaro (en SET je la oka horo matene al Paŭlo): Ho, vi estas maldiligentulo! Mi estis jam en la vilaĝo kaj alveturigis (přivézt) dek kvin kilogramojn da pano. Kaj kion vi faris? Vi kuŝaĉis en la tendo!
Paŭlo: Vi tre eraras, amiko mia, mi farbis flava kaj ruĝa la benkon, sur kiu ... vi sidas.