Dek-sesa leciono
La tri deziroj
La familio Čech ripozas post tuttaga laboro. Ĉiuj familianoj estas en la loĝoĉambro. Eva petas Marian: "Onklino, mi petas, rakontu al mi ion belan." "Bone," diris Maria, "mi rakontos al vi malnovan fabelon; atentu bone!" Ŝi ekrakontas kaj la ceteraj familianoj ĉesas babili kaj ankaŭ ekaŭskultas.
Antaŭ multaj, tre multaj jaroj vivis maljunulo kaj
maljunulino. Ili estis tre malriĉaj. Estis vintro. Ekstere silente
neĝis, grandaj neĝeroj falis teren. En la sola ĉambro de la
gemaljunuloj estis malvarme, ĉar la forno estis malvarma. Eĉ unu
fajreron oni ne vidis en ĝi. La gemaljunuloj vespermanĝis terpomojn.
Ili estis tre malkontentaj. La maljunulino diris: "En pli fruaj, pli
bonaj tempoj iradis kaj aperadis al malriĉuloj feinoj kaj plenumadis
iliajn dezirojn. Sed nun anstataŭ feinoj vagadas ĉirkaŭ la domaĉo
vagabondoj kaj fihomoj." "Se venus al ni feino kaj volus plenumi niajn
dezirojn, kion vi dezirus?" demandis la maljunulo. "Ho, mi bone scius,
kion mi petus de ŝi," respondis la maljunulino.
Ĉe tiuj ĉi vortoj la ĉambro heliĝis, kaj ili ekvidis belegan feinon. Ŝi
afable ridetis kaj diris: "Karuloj, mi plenumos al vi tri dezirojn,
bone pripensu kaj nur poste elektu!"
Sen longa pripensado la maljunulino ĝoje ekkriis: "Al tiuj ĉi terpomoj
mi deziras bongustan kolbason." Kaj en la sama momento kuŝis sur ŝia
telero kolbaso. Tio tre kolerigis la maljunulon kaj li ekkriis: "Kia
stulta deziro! La unua deziro estas for! Ĉu vi ne povis elpensi ion pli
bonan?" Kaj kolere li aldonis: "La kolbaso alkresku al via nazo!"
Apenaŭ li diris tiujn ĉi vortojn, la kolbaso pendis ĉe ŝia nazo. Ambaŭ
gemaljunuloj mutiĝis de surprizo. Fine la maljunulino diris: "Kun tiu
ĉi aĉa kolbaso ĉe la nazo mi ne povas ja iradi inter la vilaĝaninojn! La
kolbaso tuj malaperu de mia nazo!" Kaj vere! La kolbaso estis for, sed
for estis ankaŭ la tria deziro! La gemaljunuloj sidis denove en malluma,
malvarma ĉambro kaj devis manĝi nurajn terpomojn.
Eva: Onklino, tio
estis bela, sed malgaja fabelo. Mi ne dezirus kolbason, mi dezirus
rostitan kokidon aŭ bakitan kolombidon. Onklino, ĉu ankoraŭ ekzistas
bonaj feinoj, kiuj plenumas dezirojn de la homoj?
Maria:
Enjo, ili neniam ekzistis kaj ne ekzistas ankaŭ nun.
Joĉjo:
Vi eraras, kara fratineto, ekzistas feino, kiu plenumas al ĉiu ĉiujn
dezirojn! Ĉu vi volas scii ŝian nomon?
Patrino:
Vi certe nur ŝercas kiel ĉiam; aŭ ĉu tio estas la enigmo?
Joĉjo:
Mi parolas tute serioze; ŝia nomo estas Laboro.
Patro:
Bonege, Joĉjo! El nia ŝercema Joĉjo fariĝas saĝa viro!
Joĉjo:
Paĉjo, mi skribis bildkarton al samideano en Brazilo. Ĝi estas mia dua
bildkarto eksterlanden, la unua iris Polujon. Pli poste mi skribos
Hungarujon, Rusujon, Anglujon, Nederlandon, Marokon, Ĉinujon, Borneon
kaj Aŭstralion. Ho, mi volus vojaĝi kiel miaj bildkartoj! Paĉjo, ĉu mi
povus legi al vi, kion mi skribis? Ĉu jes? Do aŭskultu.
Třebíč, la 14-an de aprilo 2003
Estimata samideano!
Mi trovis vian anoncon en la gazeto Heroldo de Esperanto. Mi tre
volonte korespondus kaj interŝanĝus bildkartojn kun vi. Sur tiu ĉi
bildkarto vi vidas nian urbon, kiu havas belan arbaroriĉan ĉirkaŭaĵon.
Mi estas 17-jara fraŭlo (studento) kaj studas la duan klason de teknika
lernejo.
Kun ĝojo kaj plezuro mi atendas
vian baldaŭan respondon.
Samideane vin salutas Josef Čech (la pli juna)
Mia adreso estas: Josef Čech, CS-674 01 Třebíč, Ĉeĥio.
Patro: Tio sufiĉas. La enhavo estas bona: simpla kaj
senerara. Sed Joĉjo, vi skribas, ke vi estas 17-jara; vi iĝos ja
post du semajnoj nur 16-jara?!
Joĉjo: Vi forgesis, paĉjo, ke la bildkarto iros Brazilon kaj kiam ĝi
tien venos, mi estos jam pli ol 16-jara kaj sekve mi iĝos jam
17-jara. Ĉu ne vere?
Patro: Sed ne forgesu, ke vi iĝos 17-jara ankoraŭ tutan jaron! Ĉu vi
skribis vian adreson per presliteroj? Alie via nova brazila amiko
ne tralegos vian normalan skribon; bone memoru, tio estas kutimo inter
esperantistoj!
Paŭlino: Eva kaj Anna, en la liton, estas jam la naŭa!
Novaj vortoj - Nová slova
afabla | laskavý |
---|---|
alkreski | přirůst |
alie | jinak |
apenaŭ | sotva |
aperi | objevit se |
babili | povídat si |
baki | péci |
bildkarto | pohlednice |
ĉirkaŭaĵo | okolí |
ekkrii | vykřiknout |
ekrakonti | začít vyprávět |
ekzisti | existovat |
elekti | vybrat |
elpensi | vymyslet |
enhavo | obsah |
enigmo | hádanka |
ero | nejmenší část něčeho |
estimi | vážit si |
estimata | vážený |
fabelo | pohádka |
fajrero | jiskra |
feino | vila |
fi! | fuj! |
fihomo | darebák, lump |
hela | světlý |
heliĝi | rozjasnit se |
iradi | chodit |
koko | kohout |
kokido | kuře |
kolbaso | klobása |
kolombo | holub |
kolombido | holoubě |
krii | křičet |
kutimo | zvyk |
lernejo | škola |
litero | písmeno |
lito | postel |
momento | okamžik |
muta | němý |
neĝi | sněžit |
neĝo | sníh |
neĝero | sněhová vločka |
nura | pouhý |
plena | plný |
plenumi | splnit |
plezuro | potěšení |
presi | tisknout |
pripensi | přemýšlet |
pripensado | přemýšlení |
rosti | péci (maso) |
se | kdyby |
se venus | kdyby přišla |
simpla | prostý, jednoduchý |
sufiĉi | stačit |
sufiĉe | dost |
teknika | technický |
teknika lernejo | průmyslová škola |
vagi | toulat se |
vojaĝi | cestovat |
Gramatiko - Gramatika
-
Předpona ek- u sloves znamená:
- počátek delšího děje rakonti vyprávět, ŝi ekrakontis počala vyprávět, dala se do vyprávění; dormi spát, ekdormi usnout; ridi smát se, ekridi rozesmát se, dát se do smíchu;
- náhlý kratičký děj: krii křičet, ekkrii vykřiknout; vidi vidět, ekvidi uvidět, spatřit, zahlédnout.
Samotné slovo ek se používá ve významu výzvy k zahájení určité činnosti: ek! vzhůru! kupředu! jedem!; ek al la kongreso! vzhůru na kongres!
-
Přípona -er- u podstatných jmen znamená nejmenší nebo základní část toho, co je dáno základem slova: neĝo sníh, neĝero sněhová vločka; fajro oheň, fajrero jiskra; mono peníze, monero peníz, mince; pano chléb, panero drobek chleba; ero da viando drobek masa; ereto da sukero drobínek cukru.
-
Přípona -ad- u sloves znamená:
- trvání děje: paroli mluvit, paroladi řečnit;
- opakování děje: viziti navštívit, vizitadi navštěvovat.
Příponou ad se tvoří také podstatná jména slovesná (označující činnosti): legi číst, legado čtení; kudri šít, kudrado šití; dormi spát, dormado spaní, ale dormo spánek; parolado přednášení, přednáška, projev.
Porovnejte: fabriko továrna, fabriki vyrábět, fabrikado výroba, vyrábění; martelo kladivo, marteli bušit kladivem, tlouci, martelado bušení, tlučení; tajloro krejčí, tajlori krejčovat, šít, tajlorado krejčování, krejčovství, šití.
-
Přípona -id- u podstatných jmen znamená potomka, mládě: hundo pes, hundido štěně; kato kočka, katido kotě; kolombo holub, kolombido holoubě; koko kohout, kokido kuře; fiŝo ryba, fiŝidoj rybí potěr; rano žába, skokan, ranido pulec; branĉo větev, branĉido ratolest; planto rostlina, plantido sazenice; reĝo král, reĝido králevic; Přemyslido Přemyslův potomek, Přemyslovec.
Přípona ido jako samostatné slovo: La mito diras, ke la ĉeĥoj estas idoj de la prapatro Čech. Báje praví, že Češi jsou potomky praotce Čecha. Tigrino kun ĉiuj siaj idoj. Tygřice se všemi svými mláďaty.
-
Předpona fi- znamená opovržení, rozhořčení: homo člověk, fihomo darebák, lump; konduti chovat se, fikonduti chovat se pohoršlivě; fiaĵo ošklivá, ohavná věc, darebáctví.
Samotné fi značí citoslovce: fi! fuj! fi al vi! hanba tobě!
-
Ve větách, v nichž směr pohybu je určen směrovým n, lze předložku en vynechat: Mi vojaĝas en Polujon.
Cestuji do Polska.
Mi vojaĝas Polujon.Směrové n přidáváme také k příslovcím, např: mi iras hejmen jdu domů, neĝeroj falas teren sněhové vločky padají k zemi (na zem), mi skribas eksterlanden píši do ciziny.
-
Způsob podmiňovací má koncovku us:
1. mi laborus pracoval bych 2. vi laborus pracoval bys 3. li laborus pracoval by ŝi laborus pracovala by ĝi laborus pracovalo by 1. ni laborus pracovali bychom 2. vi laborus pracovali byste 3. ili laborus pracovali by pracovaly by pracovala by
Podobně: mi volus manĝi chtěl bych jíst, vi volus manĝi chtěl bys jíst, li volus trinki chtěl by pít, ŝi volus ludi chtěla by hrát; se mi laborus kdybych pracoval, se vi laborus kdybys pracoval, se li laborus kdyby pracoval atd. - více v lekci 20 věty podmínkové.
Ekzercoj - Cvičení
-
Přeložte: Je večer. Mám hlad. Jím kousek uzeného masa a kus chleba. Sním všechno. Na talíři nezůstane ani drobínek chleba. Jídávám v sedm hodin. Po večeři poslouchávám zprávy nebo čítávám noviny. Mám starý aparát. Velmi rád bych si koupil nový. Kdybych (se) měl dost peněz, koupil bych si nový. Sestra má pěkné štěně a hravé koťátko. Hrává si s nimi. Často se rozesměje a směje se dlouho.
Montri la solvon - Ukázat řešení
Kaŝi la solvon - Skrýt řešení
Estas vespero. Mi estas malsata (nebo: mi malsatas, ne však: mi havas malsaton). Mi manĝas pec(et)ojn de fumaĵita viando kaj pecon da pano. Mi formanĝas ĉion. Sur la telero ne restas eĉ panero. Mi manĝadas je la sepa (horo). Post la vespermanĝo mi aŭskultadas novaĵojn aŭ legadas gazeton. Mi havas malnovan aparaton. Mi tre volonte aĉetus novan. Se mi havus sufiĉe da mono (nikoli: monoj), mi aĉetus novan. La fratino havas belan hundidon kaj ludeman katideton. Ŝi ludadas kun ili. Ofte ŝi ekridas kaj ridas longe.
-
Odpovězte na otázky k článku: Kion rakontis Maria? Kiu aŭskultis? Pri kiu rakontis Maria? Kion faris gemaljunuloj? Kiu aperis al ili? Kiom da deziroj ili povis diri? Kion deziris la maljunulino? Kion ekkriis la maljunulo? Kiaj iĝis la gemaljunuloj? Per kiuj vortoj malaperigis la maljunulino la kolbason de sia nazo? Kian utilon alportis al ili la feino? Kiel nomiĝas la plej bona feino? Kiu ekkorespondis kun eksterlandaj samideanoj? Kien li skribis unue kaj poste? Kia kutimo estas inter esperantistoj?
Montri la solvon - Ukázat řešení
Kaŝi la solvon - Skrýt řešení
Maria rakontis fabelon. Aŭskultis Eva kaj la ceteraj familianoj. Maria rakontis pri tre malriĉaj gemaljunuloj. Ili vespermanĝis. Al ili aperis feino. Ili povis diri tri dezirojn. La maljunulino deziris kolbason. La maljunulo kolere ekkriis: "La kolbaso alkresku al ŝia nazo!" Ili iĝis mutaj pro surprizo. La maljunulino malaperigis la kolbason de sia nazo per la vortoj: "La kolbaso malaperu de mia nazo!" La feino alportis al ili nenian utilon. La plej bona feino nomiĝas Laboro. Joĉjo ekkorespondis kun eksterlandaj samideanoj. Unue li skribis Pollandon (nebo: en Pollandon), poste Brazilon. Inter esperantistoj estas la kutimo skribi la adreson per presliteroj.
Enigmo - Hádanka
Kio estas tio? Dum la tago ni sidas sur ĝi, dum la nokto ni kuŝas sur ĝi, matene ni per ĝi purigas al ni la dentojn.(osorbtned-otil-oĝes)
Anekdoto - Anekdota
Eva: Onklino, en kiu monato naskiĝas (narodit se) la plej malmultaj ĉinoj (Číňan)?Onklino: Kiel mi povas tion scii? Ĉu vi scias tion?
Eva: En februaro, ĉar ...
Onklino: Ho, mi jam scias, vi ruzulineto.